Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lon de tempo de la Paradizo: ”Ĉu Dio diris”? Sed ni venkos la satanon ”per la sango de la Ŝafido kaj per la vorto de nia atesto”. Apok. 12:11. Se la Biblio ne estus Dia vorto, ni estus senarmilaj soldatoj.

Se ni volas vivi en vera rilato al Dio, ni devas resti en la instruo de Kristo, ĉar apostolo Johano skribas: „Ĉiu, kiu flanken iras kaj ne restas en la instruado de Kristo, tiu ne havas Dion ; kiu restas en la instruado, tiu havas la Patron kaj la Filon”. 2 Jh. 9. Kia estas do la instruo de Kristo pri la valoro de Biblio? Li diras en sia surmonta prediko: ”Ne pensu, ke mi venis por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi ne venis por detrui, sed por plenumi. Ĉar vere mi diras al vi: ĝis la ĉielo