Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo ĝis ĉio estos elfarita”. Mt. 5:17, 18. En la unua parto de ĉi tiu diro en kiu Jesuo parolas pri la leĝo kaj profetoj, li nomas kiel leĝo la 5 librojn de Moseo kaj en la lasta parto li nomas la librojn de Moseo kaj profetojn per komuna nomo leĝo, samkiel ekz. Jh. 15:25. Sekve ĝis kiam ĉielo kaj tero estos, ĉiu plej malgranda litero kaj streketo restos valida en la skriboj de la Malnova Testamento. ”La skribo ne povas esti nuligita”, diras Jesuo pri unu frazo de la psalmo 82. Jesuo uzante kuraĝe en sia batalo kontraŭ la satano la armilon: ”estas skribite”, montras per tio, ke ĉio, kio estas skribita en la Malnova Testamento, estas