Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

is dum sola momento tio, kion oni nomas organa materio. Tiu ĉi aliformiĝinta materio estis sekve ĉelo, diversaj estaĵoj, kaj, fine, la homo.

[Bildo 11a.—Skeleto de Iktiosaŭro.]

La Homaro
Ĉelo

Ni volas koni transirajn formojn de l' estaĵoj, kaj klarigi ilin al ni logike.

Por trafi ĝin aŭ formi aliformiĝadan ideon, estas necese konsideri nemezureblan daŭradon de geologiaj periodoj. La grandega malsimileco ekzistanta inter la formoj de l' unuaj estaĵoj kaj tiuj de l' nunaj kaŭzas mirion: la ago aliformiĝi simplaj ĉeloj dum pasado de jarcentoj ĝis la alveno al organismoj tiel perfektaj, kiel la niaj, mirigas nin; sed, ĉu hazarde ni ne vidas antaŭ ni disvolvadon de homa estaĵo? Ĉu ni ne sekvas ĝian metamorfozon de l' fruktiĝo ĝis la morto? Ni vidas ĝin efektive kaj sekve embrion, antaŭnaskiĝaĵon, infanon, junulon, plenkreskulon, maljunulon, kaj fine, kadavron, kiu tuj komencos disiĝi. Oni komprenas ĉelon, kiel ekirlokon de vivanta estaĵo, kaj disvolvadon de tiu ĉi ĉelo, kiel ni diris. Oni