Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/12

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

poi nuligi impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto — per Liĝeja — mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago la formon de ŝi, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, rememoro eklumas en mi, ke mi neniam konis la patran nomon de ŝi, kiu estis mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de mia studado kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte de mia Liĝeja? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo, ke mi ĉi tiupunkte ne faru demandojn? aŭ, plivole, ĉu ĝi estis mia propra kaprico, — freneze romantika oferaĵo sur la altaro de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton mem — ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun oni titolas Romaneco — se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe edziĝoj malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe la mia.

Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio estas la persona aspekto de Liĝeja. Stature ŝi estis altkreska, gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno, aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj. Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro. Neniam mi eksciis pri ŝia eniro en mia fermita studejo, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron. Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo de opiosonĝo — aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo, kiun ni false estas instruitaj adori