Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/33

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kio teknike nomiĝas la „vinjeta“ maniero; tre laŭ la stilo de la favorataj kapoportretoj de Sully. La brakoj, la brusto, kaj eĉ la finoj de la haroj, fandiĝis nepercepteble en la malprecizan sed profundan ombron, kiu formis la fonon de la tuto. La kadro estis ovala, riĉe orumita, kaj filigranita laŭ maŭra stilo. Kiel artverkaĵo nenio povis esti pli admirinda ol la pentraĵo mem. Sed ne povis esti la metodo de la verkado, nek la nemorta beleco de la vizaĝo tio, kio tiel subite kaj tiel energie estis min emociinta.

Malplej eble el ĉio ĝi povis esti tio, ke mia imago, vekate el ĝia duondormo, erare prenis la kapon por tiu de vivanta persono. Mi vidis tuj, ke la strangecoj de la desegno, de la vinjetado kaj de la kadro devis tuj forigi tian ideon — devis malhelpi eĉ iun momentan kredon pri ĝi. Pripensante serioze tiujn punktojn, mi restis, eble, unu horon, duone sidante, duone kuŝante, kun mia rigardo fiksita al la portreto. Fine, kontenta pri la vera sekreto de ĝia efekto, mi ree kuŝiĝis en la lito. Mi estis trovinta la sorĉon de la bildo, ĉar tio estis la absoluta vivsimileco de la esprimo, kio, unue surprizante min, fine min konfuzegis, subigis kaj konsternis. Per profunda kaj respektega soleneco, mi remetis la kandelabron en ĝian antaŭan lokon. La kaŭzon de mia profunda agitiĝo tiel kaŝinte al mia vido, mi avide serĉis en la libro, kiu priskribis la pentraĵojn kaj iliajn historiojn. Trovante la numeron, kiu reprezentis la ovalan portreton, mi legis la strangajn, malklarajn vortojn sekvantajn.

„Ŝi estis virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco. Kaj malbona la horo, kiam ŝi vidis, kaj ekamis, kaj edziniĝis kun la pentristo. Li, pasia, studiema, severa, kaj jam posedanta edzinon, sian arton; ŝi, virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je