Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/46

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed kiam ajn estas plenumitaj la esperoj de l’ homaro? Mi certe ne estis ellasinta mian trian ronkon, kiam okazis furioza tintado ĉe la stratporda sonorileto, kaj poste, senpacienca frapado ĉe la frapilo, kiu min vekis tuj. Unu momenton poste, dum mi ankoraŭ frotis al mi la okulojn, mia edzino puŝis antaŭ mian vizaĝon letereton de mia malnova amiko, D-ro Prohonoro. Ĝi tekstis jene:

„Venu al mi, per iu ajn rimedo, mia kara bona amiko, tuj kiam vi ricevas tion ĉi. Venu helpi nin goji. Fine, per longa, obstina diplomatio, mi konsentigis la direktoraron de la urbega muzeo, ke mi ekzamenu la mumion — vi konas tiun, pri kiu mi volas diri. Ili permesas, ke mi malvolvu ĝin, kaj ankaŭ malfermu ĝin, se necesas. Nur malmultaj amikoj ĉeestos — vi, kompreneble. La mumio nun kuŝas en mia domo, kaj ni komencos malvolvi ĝin je la dekunua, hodiaŭ nokte.
Ĉiame la via
PROHONORO.

Kiam mi atingis al la „Prohonoro“, mi ekopiniis, ke mi estas tiel maldorma, kiel viro bezonas. Mi saltis el la lito ekstaze, renversante ĉion dumvoje, vestis min je rapideco vere mirinda kaj survojiĝis, kiel eble plej rapidkure, al la doktoro.

Alveninte, mi trovis tre avidan aron kunveninta. Ili min atendis tre malpacience; la mumio kuŝis sur la manĝotablo, kaj, tuj kiam mi eniris, la ekzameno komenciĝis.

Ĝi estis unu el paro alportita, antaŭ kelkaj jaroj, de kapitano Arturo Sabropoŝo, kuzo de Prohonoro, el tombo apud Elejtiaso en la Libjaj montegoj, je sufiĉa distanco super Tebo, laŭ la Nilo. La grotoj ĉe tiu ĉi loko, kvankam malpli grandiozaj ol la tebaj tomboj, estas pli interesaj pro tio, ke ili donas pli da ilustraĵoj pri la privata vivo de la antikvaj egiptanoj. La ĉambro, el kiu nia specimeno portiĝis, oni diras, estis tre riĉa je tiaj ilustraĵoj — la muroj starantaj plene kovritaj per fresko-