Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/60

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aŭdinte nin ĝisfine, la grafo rakontis kelkajn anekdotojn, kiuj evidentigis tion, ke la prototipoj de Gall kaj Spurzheim floris kaj velkis en Egipto antaŭ tiel longe, ke ili preskaŭ estis forgesitaj, kaj ke la procedoj de Mesmer estas nur malestimindaj lertaĵoj, kompare kun la absolutaj mirakloj de la tebaj kleruloj, kiuj kreis pedikojn kaj multajn aliajn similaĵojn.

Mi demandis al la grafo, ĉu lia popolo sciis kalkuli eklipsojn. Li ridetis iom malestime, kaj diris, ke jes.

Tio ĉi iom min embarasis, sed mi komencis fari aliajn demandojn pri lia scio el astronomio, kiam arano, kiu ĝis nun ne estis malferminta la buŝon, flustris en mia orelo, ke por ricevi informon pri tio, mi devas konsulti Ptolemeon (kiu ajn povis esti Ptolemeo), kaj ankaŭ iun Plutarĥon, de facie lunae (pri fazoj de l’ luno).

Mi tiam demandis la mumion pri lensoj kaj brulvitroj, kaj ĝenerale, pri la fabrikado de vitro; sed mi ne estis fininta miajn demandojn, kiam la silenta membro ree tuŝis min je la kubuto, kaj petis, pro Dio, ke mi enrigardu Diodorus Siculus. La grafo, por respondi, nur demandis ĉu ni modernuloj posedas iujn tiajn mikroskopojn, kiuj povigas nin skulpteti kameojn laŭ la stilo de la egiptanoj. Dum mi pripensis, kiel mi povas respondi tiun ĉi demandon, malgranda D-ro Prohonoro sin fordonis laŭ tre eksterordinara maniero.

„Rigardu nian arkitekturon!“ li ekkriis; multe indignigante ambaŭ vojaĝintojn, kiuj pinĉis lin ĝis nigro kaj bluo sen rezulto.

„Rigardu“, li kriis entuziasme, „la Bowling Green (Balludejan) Fontenon en Novjorko! aŭ, se tio estas tro vasta esti primeditata, rigardu momente la Kapitolon ĉe Waŝington D. C.!“ kaj la bonkora kuracisto daŭris priskribi tre detale la mezurojn de la konstruaĵo, kiun