Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/69

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de meĥanika inventado. Efektive, kien ajn mi kondukis lin, al tiu ĉi punkto li revenis.

„Tute ne estas io, kio similas ĝin“, li diradis, „ni estas mirinda popolo, kaj ni vivas dum mirinda epoko. Falŝirmiloj kaj fervojoj — homkaptiloj kaj gardpafiloj! Niaj vaporŝipoj troviĝas sur ĉiu maro, kaj la Nassaŭa pakboata balono estas ekironta regulajn vojaĝojn (veturpago nur dudek funtojn sterlingajn) inter Londono kuj Timbuktuo. Kaj kiu povas kalkuli la grandegan influon sur socian vivon, sur la artojn, sur komercon, sur literaturon, kiu estos la tuja rezulto de la grandaj principoj de elektra magnetismo. Nek ankaŭ estas tio ĉi la tuto, mi certigu vin! Troviĝas efektive, neniu fino por la antaŭeniro de l’ inventado. La plej mirindaj, la plej geniaj — kaj, mi aldiru, sinjoro — sinjoro — Tompsono, mi kredas, estas via nomo — mi aldiru, mi diras, la plej utilaj, la plej vere utilaj meĥanikaj elpensaĵoj ĉiutage ekaperas kiel agarikoj, se mi estas permesata tiel ĝin esprimi, aŭ pli figure, kiel — a—akridoj — kiel akridoj, sinjoro Tompsono — ĉirkaŭ nin kaj — a—a—a— ĉirkaŭ nin.“

Tompsono verdire, ne estas mia nomo, sed ne necesas diri, ke mi forlasis generalon Smith kun pliigita intereso pri li, kun pliigita estimo pri lia konversacia povo, kaj profunda sento pri la netakseblaj privilegioj, kiujn ni ĝuas, vivante dum tiu ĉi epoko de meĥanika inventado. Mia scivolo tamen, ne tute estis kontentigita, kaj mi decidis faradi tujan esploron inter miaj amikoj, koncerne je la Brevet-brigadestro-generalo mem, kaj aparte koncerne la grandegajn okazojn, quorum pars magna fuit[1], dum la Bugabua kaj Kikapua militiro.

  1. Latine: „kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto“.