Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/80

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la malmultaj sulkoj de lia vango mi legis la fabelojn pri malĝojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro, kaj dezirego al soleco.

Kaj la viro sidiĝis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur sian manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn praajn arbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kviete, ŝirmata de la nimfeoj; kaj observis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco — sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.

„Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj elrigardis sur la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la sopirojn de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de inter ili. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco — sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.

Tiam mi iris malsupren en la internejojn de la marĉo, kaj vadis for inter la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj loĝis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la hipopotamoj aŭdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto[1], al la malsupro de la roko, kaj muĝis laŭte kaj terure sub la luno. Kaj mi kuŝiĝis en mian kaŝejon kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco. Sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.

Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura ventego kolektiĝis en la ĉielo tie, kie antaŭe ne blovis vento. Kaj la ĉielo paliĝis pro la forto de la ventego — kaj la pluvo batis sur la kapon de la

  1. Vidu Jobo XI. 15,24.