Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/13

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aperis Ofendo[1] meze de l’ fortaj nepoj Daĵbogaj; eniris la Virgulino la landon Trojanan, ekplaŭdis per cignaj flugiloj sur la blaŭa maro, kaj plaŭdante ĉe Dono, memorigis pri la riĉaj tempoj[2].

Sed pro iliaj malkonsentoj pereigas la princojn la malpiuloj. Frato diris al frato: „tio estas la mia, kaj tio ĉi-same!“ — Komencis la princoj pri la malgrandaj aferoj diri „tio estas granda“, kaj fari malpacon unu kontraŭ alia. Kaj la malpiuloj de ĉiuj flankoj landon Rusan alkuradis kaj venkadis.

Ho, malproksimen enflugis nia falko,[3] pelante la birdojn al la maro! — Kaj la Igorja brava anaro ne estas revivigota! Post ĝi ekploregis Karina[4].

Kaj Jela[5] ekkuris tra la Rusa lando, disportante al la homoj la funebrajn cindrojn en flamanta korno. La rusaj virinoj ekploris dirante: Ni ne havos plu niajn karajn edzojn, nek per la pensoj nek per deziroj, nek per okuloj ilin ni vidos, kaj la oron — arĝenton plu ne amasigos!“ Ekĝemis, fratoj, Kiev pro ĉagreno, kaj Ĉernigov pro mizero; sopirado disverŝiĝis tra la rusa lando; malĝojo profunda fluas meze de l’ tero rusa.

Kaj la princoj kontraŭ si mem malpacojn forĝadis kaj la malpiaj polovecoj, venke alrajdante en la Rusan lan-

  1. Mita virgulino kun cignaj flugiloj, disportinta ĉagrenon — malfeliĉon.
  2. Laŭ la tradicio, la regionon, kie bataladis la Rusoj kaj la Polovecoj, en la tempoj de l’ Roma Imperio estis venintaj la legionoj de l’ imperiestro Trojano
  3. Princo Igorj.
  4. Oni nomis, „Karina“ la ploristinojn ĉe l’ enterigoj de l’ antikvaj slavoj.
  5. Mita kunulino de l’ Virgulino — Ofendo, kurierino pri la mortintoj, disportanta la funebrajn cindrojn en ankoraŭ flamanta korno.