Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/3

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu momento komenciĝas serio da esploroj tradukoj en la rusan kaj fremdajn lingvojn, poeziaj alfaroj de l’ Poemo; eĉ nuntempe la materialo de tiu Poemo povas esti ĉiam ree kaj ree trastudata.

La plej eminentaj esploraĵoj de l’ lasta tempo, dediĉitaj al la „Poemo pri la militiro de Igorj“ estas jenaj:

E. M. Barsov. La Poemo pri la militiro de Igorj, kiel arta memoraĵo de l’ Kieva anara Rusujo. 3 volumoj. (La kvara volumo estas baldaŭ aperonta).

A. I. Smirnov. „La Poemo pri la militiro de Igorj“, literaturo rilate al la Poemo de ĝia trovo ĝis la jaro 1875, — Voroneĵ, 1877.

A. A. Potebnja. Poemo pri la militiro de Igorj. Teksto kaj rimarkoj. — Voroneĵ, 1878.

V. F. Miller. Poemo pri la militiro de Igorj, el nova vidpunkto. — Moskvo, 1877.

P. V. Vladimirov. Poemo pri la militiro de Igorj. Lekcioj. Kajero 1-a. — Kiev, 1894.

La plej bonaj eldonoj de l’ teksto: N. S. Tiĥonravov, Moskvo, 1866.

P. Pekarskij (kopiaĵo, trovita inter la paperoj de Ekaterino la II-a. — Peterburgo, 1864.

A. A. Potebnja. — Voroneĵ, 1878.

V. F. Miller. — Moskvo, 1877.


En la „Legendoj de l’ Rusa Popolo“ (1841) Saĥarov diras la jenon: „La Poemo pri la Militiro de Igorj altiris la atenton de l’ fremdlandanoj. Ĝi estis tradukita: en la germanan lingvon de Jungman, en 1810, kaj Miller; en la polan lingvon de Kupriano Godebski, en la boheman lingvon — Vaclavo Hanka, kiu skribis por ĝi antaŭparolon en 4 lingvoj: bohema, serba, pola kaj rusa; ekzistas ankoraŭ