rakonti pri milito tutan veron abomenigi ĝin, rakonti, ke landoj ruiniĝas foje pro nesukcesinta edziĝo de ministro kaj neniam pro sin pravigeblaj kaŭzoj kaj ke la „eksteraj devigaj cirkonstancoj“ per kiaj emas sin pardonigi militantoj, estas homa blindeco kaj stulteco.
Nia epoko subtenas tragedian aktualecon de „F.B.“ kaj B. v-Suttner mortis kun vortoj „Mi iros al Durazzo“.
La Romano indas tralegon ankaŭ pro sia arta valoro. Oni kontraŭdiris tion, ne apartigante „F.B.“ de cetera novelaro de Suttner, kiam ŝi komencis literaturan agadon pro manko de vivrimedoj. Sed „F.B.“ estas verko, per kiu la aŭtoro „trovis sin mem“; la medio de scenoj kaj historia fono, estas pentritaj kompetente, tipoj estas reliefaj, enplektitaj intrigoj sufiĉus por pli ol unu memstara verko kaj la tendencecon (tiun ĉefan argumenton kontraŭ arteco) nuligas la nobla tendenco.
Urbo 7.000 jara.
Amerika inĝeniero kaj arĥeologiisto Lafau asertas, ke en stato Orizona (Nord-Ameriko) apud urbo Feniks troviĝas ruinoj de antaŭ 7,000 jaroj.
Liaj esploroj supozigas, ke en tiu urbo vivis altkultura popolo. La urbo estas konstruita el sabloŝtono kaj la formo de konstruaĵoj atestas pri granda disvolvo de arĥitektura arto. Inĝ. L. trovis tie kotonon kaj pro tio konkludas, ke en Orizona estis iam tute alia klimato. Sur unu muro li trovis religian pentraĵon, kiu indikas, ke la nekonataj loĝantoj de Orizona adoris sunon.
La tuta urbo estas kovrita per tera tavolo alta je tri metroj. Nuntempe oni laboras pri elfosigo de la ruinoj.