Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

blovita neĝo, enpenetras kaj ekstreme ĝenas nin; ĝi faras malagrabian bruon fluidiĝante ĉe la fajro kaj de tempo al tempo ni devas skui la neĝerojn, kiuj kovras niajn vestojn.

— Vi vidas, mia infano, parolis mia avo, ke ni sukcesos trovi varmon, nur en nia lito. Ni serĉu rifuĝejon en ĝi, la neĝo ne atingos nin tie, morgaŭ ni klopodos ŝirmi nin kontraŭ ĝi apud la fajro. Ni preĝu al Dio, kaj ni konfidu al lia protekto; ĉie li ĉeestas, sur la monto kaj en la ebenaĵo; eĉ se la neĝo, kiu nin kovras estus centfoje pli dika, ni tamen restus sub liaj okuloj; li vidas niajn plektitajn manojn; li aŭdas niajn malfortajn ekĝemojn. Jes, Sinjoro, vi estas kun ni: ni ripoziĝos sentime sub la ombro de viaj flugiloj.

Mi estis kortuŝita kaj neniam mi preĝis kun pli granda konfido ol hieraŭ vespere.

Hodiaŭ matene, vekiĝante, mi troviĝis en plena mallumo kaj mi unue supozis, ke mia dormado estis pli mallonga ol kutime; tamen mi aŭdis mian avon marŝadi palpirante tra la kuirejo, mi frotis miajn okulojn sed ne vidis pli hele.

— Aveto, mi diris, vi ja leviĝas antaŭtage!

— Infano, li respondis, se ni atendus ĝis la tago lumigos nin, ni restus longe en lito. Mi kredas, ke la neĝo staras pli alte ol la fenestro.

Aŭdante tion, mi ekkriis de teruro, kaj saltante el la lito, mi tuj lumigis nian lampon kaj ni povis certiĝi, ke la malĝoja supozo de mia avo estis prava.