Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/19

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iam legataj de kelkaj fremduloj, ili ne forgesos, ke oni trovis ilin en monta dometo, kaj ke ili estis skribitaj de lernanto.

Hieraŭ matene, kiam ni vidis, ke ni estis ankoraŭ pli profunde malliberigitaj sub la neĝo, ni tre malĝojiĝis; tamen ni pensis pri la matenmanĝo kaj pri la kaprino. Dum mia avo estis okupata ĝin melki, mi rigardis lin kun granda atento.

— Vi estas prava, li diris; vi devas lerni min anstataŭi. Vi vidas, ke mi havas iom da peno kliniĝi por atingi la mamon de Blankineto. Alproksimiĝu kaj klopodu mem ŝin melki.

Post momento, mi sukcesis ŝprucigi kelkajn gutojn da lakto; sed ŝajnas ke mi vundis nian nutristinon, ĉar ŝi ribelis, kaj ŝi preskaŭ renversis la laktokuveton; de tiam, nome hieraŭ vespere kaj hodiaŭ matene, mi ekprovis du fojojn plie, kaj mi pli bone sukcesis.

Post la matenmanĝo ni faris esploron en la domo por trovi ĉion, kio povas utili por nia uzado. Mi donos la detalon alian tagon; mi havas ankoraŭ tiom por diri, ke mi timas resti en la vojiro kiel hieraŭ.

Kiam ni estis rekonintaj la disponeblan kvanton da nutraĵo kaj flaro, ni deziris ekscii, kia vetero estas. Mi metis min sub la kamentubo, kaj mi rigardis tra la sola malfermaĵo, kiu restis libera en la domo. Post kelkaj momentoj la suno ekbrilis sur la neĝo, kiu ĉirkaŭis la malfermaĵon formante densan tavolon. Mi rimarkigis ĝin al mia avo.