Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/20

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni distingis sufiĉe bone la dikecon de la neĝa tavolo, ĉar la malfermaĵo ne elstaras pli alte ol la tegmenta supraĵo, ĝi estas nura truo.

— Se ni havus ŝtupetaron, diris mia avo, vi suprenirus tien, kaj vi elfosus el la neĝo lignan kamenfermilon, kiun via patro metis tien por ŝirmi sin kontraŭ la pluvo kaj la malvarmo, atendante, ke oni riparu la kamenon, difektitan de ventego.

— Se la kameno estus malpli larĝa, mi respondis, mi ne bezonus ŝtupetaron, mi provus suprenrampi kiel la kamentubistoj.

Ni restis pensante kelkajn momentojn; sed la avo rememoris, ke li estis vidinta en la bovinejo longan lignan stangon. Mi ekfrapis la manojn de ĝojo.

— Jen estas tio, kion mi bezonas, diris mi; ofte mi grimpis sur arbojn kies trunkoj ne estis pli dikaj. La stango havas ankoraŭ ŝelon, estas plia faciligo.

Sed oni devis enkonduki ĝin en la kamenon; tio povis esti malfacila. Feliĉe la kamena truo estas tre larĝa kaj alta, kaj ni fine sukcesis dankon ankaŭ al la fleksebleco de la ligno.

Poste mi entreprenis la laboron; mi ligis ĉirkaŭ mi ŝnureton por supren tiri ŝovelilon, kiam mi estos sur la tegmento. Mi tiel helpis min per la piedoj kaj la manoj apogante min ankaŭ kontraŭ la flankoj de la kameno, ke mi alvenis sur la tegmenton. Komence mi faris