Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por mi lokon, forigante la neĝon per helpo de la ŝovelilo, kaj mi vidis, ke ĝi estas dika proksimume tri futojn; ĉirkaŭ la domo ŝajnis al mi, ke estis ankoraŭ multe pli da neĝo. Estis efektive la vento, kiu amasigis ĝin; mirinde kiel grandega kvanto da neĝo estis falinta dum tiel mallonga tempo!

La tuta spaco, kiun oni vidas ĉirkaŭ la dometo estas nur blanka tapiŝo; la arbaro, kiu haltigas la vidadon flanke de la valo estas blanka kiel ĉio alia, escepte de la arbaj trunkoj kiuj aspektaj tute nigraj. Kelkaj arboj rompiĝis sub la ŝarĝo, mi vidis dikajn branĉojn kaj eĉ trunketojn rompitajn en pecoj.

En tiu momento blovadis forta kaj malvarmega nordvento; la malhelaj nuboj, kiujn ĝi puŝadis antaŭ si disiĝis intermite, permesante al la suno ekbrili, kaj tiu ĉi blindiga heleco kuradis sur la neĝa kampo rapide kvazaŭ sago.

La malvarmeco kaptis min. Kiam mi volis klarigi al la avo, kion mi vidas, li aŭdis, ke miaj dentoj interfrapadis; li diris al mi ke mi rapidu por senneĝigi la kamenfermilon kaj kiel eble plej multe la tutan ĉirkaŭaĵon de la kamentruo. Tiu ĉi laboro kostis al mi multe da tempo kaj da peno sed varmigis min. Kiam ĝi estis finita, laŭ la klarigoj de mia avo, mi remetis la ŝnuron en rulblokon, tiamaniere, ke tirante oni malfermu la kovrilon kaj ke ĝi refermiĝu per sia propra pezo kiam oni malstreĉas la ŝnuron. Post kiam ni certiĝis per kelkfoja provado, ke la sistemo funkciadas