bone, mi malsupreniris pli facile ol mi estis supren-rampinta.
Miaj vestoj estis tute malsekaj, kaj mi ne havis aliajn. Ni ekbruligis helan fajron per branĉetoj kaj abiaj fruktoj, poste mallevante la fermilon kaj lasante nur la necesan spacon por ke la fumo povu eliĝi, ni tiel pasigis la plej grandan parton de la tago apud la fajro sen alia lumo ol tiu de la fajrejo, ĉar nia provizo de oleo estas tre malgranda kaj ni vidas, ke ni ne povas esperi baldaŭ forlasi nian malliberejon. Ni eklumigis la lampon nur por melki la bovinon.
Estas por ni tute nekonata kaj malĝoja afero tiel konsumiĝi tutan tagon. Mi tamen kredas, ke la horoj ŝajnus al mi malpli longaj, se mi ne estus konstante atendanta. Mi ĉiam esperas, ke oni baldaŭ venos por nin liberigi. Mi reiris sur la tegmenton por vidi ĉu neniu alvenas; mi ne ĉesis demandadi aveton. Li esperas, diras li, ke mia patro alvenis sane hejmen, sed eble la vojoj estas nun obstrukciitaj per la amasoj da neĝo.
Ferminte tute la malfermaĵon de la kameno ni fine iris en liton hieraŭ vespere kun la espero, ke oni venos hodiaŭ por savi nin; sed hodiaŭ matene ni rekonis, ke la afero estas nun preskaŭ neebla. Ŝajnas, ke ne ĉesis neĝadi la tutan nokton. Ni havis plej grandan penon por malfermi la kamenkovrilon, fine mi sukcesis kaj ni povis ekbruligi fajron. Mi trovis du futojn da freŝa neĝo. Aveto ne volas plu, ke mi esperu forlasi tiun ĉi tombon