Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/24

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉe unu fino. Mi volis ĵeti min sur ĝin por estingi la fajron, mi nur sukcesis bruli miajn manojn. Malgraŭ la peno, kiun li ĉiam havas por leviĝi, mia avo kuris al la garbo kaj senŝanceliĝe portis ĝin, tute flamiĝintan sub la kamenon.

— Forigu, li kriis, ĉion kio povus ekbruli!

— Mi forŝovis niajn seĝojn, la provizon da ligno kaj ĉion, kio estis proksime de la fajrejo. Tiam ni pasigis teruran momenton. La flamo konstante pligrandiĝis; ni tenis la garbon starantan kontraŭ la muro kun helpo de fera forkego kaj de fajro-ŝovelilo. Ne eĉ guto da akvo restis provize! La tuta dometo estis lumigita de flavruĝa flamo; la fumo ne povis eliri kaj sufokigis nin. Tamen se ni lasus fali la garbon, la fajro tuj etendiĝus ĉien kaj ni estus perditaj. Flamigitaj pajleroj flugetis ĉirkaŭe, ili povus fali sur la liton, en la angulon de la ĉambro, aŭ ekbruligi la trabojn super niaj kapoj aŭ la tabularon, kiu apartigis nin de la bovinejo… Ŝajnas, ke pajla garbo estas baldaŭ konsumita, tamen mi kredis, ke mi neniam vidos la finon de ĝia brulado. Fine ĝi komencis malgrandiĝi.

— Tuj piedpremu, diris la avo, ĉion kio ankoraŭ brulas, estingu la plej malgrandajn fajrerojn.

Li mem faris tiel. Post momento ni retroviĝis en profunda mallumo, sed ni ne ĉesis timi, antaŭ ol ni certiĝis, ke nenio ekbruliĝis ĉirkaŭ ni. Iom post iom la fumo ankaŭ maldensiĝis; ni lumigis la lampon kaj