Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/25

Ĉi tiu paĝo estis validigita

vidis nin nigraj kvazaŭ karbistoj; sed dank’ al Dio ni estis savitaj kun nia dometo, sen alia difekto ol kelkaj negravaj brulvundetoj sur la manoj kaj piedoj.

Ni skuis la cindron kaj polvon, kiuj kovris nin, kaj mia avo kulpigante sin pro malzorgemo, diris:

— Oni ne povas tro frue korekti siajn erarojn. Se ni estus havinta pretan sitelon da akvo, ni estus evitinta tiun danĝeron; ni havas en la laktejo malplenan barelon, ni devas ĝin malfermi ĉe unu fino kaj starigi ĝin apud la fajrejo. Ni ĝin plenigos per neĝo, kiu baldaŭ fluidiĝos kaj ni havos provizon da akvo en okazo de danĝero. Sed precipe ni estu pli zorgemaj kaj pli atentaj. Mi ne bezonas diri al vi, ke la brulado de la domo estus nia morto; ni havas nenian rimedon por savi nin; tia malfeliĉo estas same timinda por ni kiel por maristoj sur la oceano.

Ni do senprokraste komencis agi. Ni malfermis la pordon de l’ dometo kaj ni plenigis la barelon, stariginte ĝin en konvenan lokon. Neĝo ne mankos por tiu celo! Mia koro premiĝis, kiam, malfermante la pordon, mi ekvidis antaŭ ni tiun ĉi blankan muron, kiu apartigas nin de la tuta mondo.

25an de Novembro.

La neĝo daŭradas fali densege. Denove mi havis multe da peno por forŝovi ĝin de la kamen-kovrilo, kiu estis ŝarĝita. Ni opiniis,