Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ke estas prudente senŝarĝigi la tegmenton de parto de l’ pezo, kiun ĝi portas. Mi okupis min hodiaŭ longe pri tio. Mi lasas sub miaj piedoj sufiĉe dikan tavolon de neĝo por ŝirmi nin kontraŭ la malvarmo kaj mi forĵetas la reston.

Estas distraĵo por mi esti iom for de mia karcero, kaj tamen tio, kion mi vidas estas tre malĝoja. Oni preskaŭ jam ne distingas ĉirkaŭ la domo la malegalecojn de la tero; la cisterno, kiun mi ankoraŭ hieraŭ vidis, tute malaperis; oni ne povas imagi ion pli malĝojan ol tiun pejzaĝon; la tero estas blanka, la ĉielo nigra. Mi legis en la lernejo rakontojn pri vojaĝoj en la glacia Oceano kaj al la polusaj regionoj, nu, ŝajnas al mi, ke ni estas transportitaj tien. Sed, ĉar malfeliĉaj vojaĝantoj, kiuj tiel suferis de malvarmo kaj kuris[1] tiel grandajn danĝerojn, revenis en sian patrujon, mi ankaŭ esperas, ke ni revidos mian patron kaj la vilaĝon.

Ni ne estas senigitaj de ĉio en nia soleca loĝejo. Ni trovis pli da fojno kaj da pajlo ol estus necese por nutri kaj kuŝigi Blankineton dum unu tuta jaro. Se ŝi ne ĉesas doni lakton, ni havos tie valoregan helpon. Sed malfeliĉa okazo povas senigi nin de ĝi, kaj ni tre ĝojis trovi en angulo de la bovinejo, malgrandan provizon da terpomoj, kiun ni uzos ŝpareme. Ni antaŭ ĉio kovris ilin per pajlo por ŝirmi ilin kontraŭ la frosto. Ankaŭ en la bovinejo mia

patro havis sian lignon, sed tio, kio restas

  1. Internacia idiotismo.