estus nesufiĉa por varmigi nin dum longa vintro; estas do tre feliĉe, ke ni povas fermi la kamenon en la momentoj, kiam ni ne urĝe bezonas fajron; kiam oni troviĝas en danĝero suferi pro manko de brulmaterialo, oni devas esti kapabla forigi la malvarmon. Feliĉe la neĝo, kiu nin malliberigas, ŝirmas nin samtempe. Mi miras, ke ni tiel malmulte sentas la malvarmon, kvankam ni estas superŝutitaj de neĝo. — Pro tio, diras mia avo, la tritiko konserviĝas tiel bone sub la neĝo.
Ni faros same; ni restos kaŝitaj la tutan vintron kaj, ĉe la printempo ni metos la kapon el la fenestro. Sed ĝis tiam ni multe suferos de enuo kaj Dio volu, ke nia malfeliĉo limiĝu al tio!
Por ŝpari la lignon, ni havas amason da abifruktoj, kiujn mi mem parte rikoltis por bruligi en la vilaĝo. Nur hazarde oni ilin ne forportis. Fine se ni estas devigitaj ni ne ŝanceliĝos bruligi la manĝujojn de la bovinejo. Kiam temas pri savo de sia vivo, oni ne longe pripensas; ni faros kiel la maristoj, kiuj ĵetas siajn komercaĵojn en la maron.
Oni jam estis senmebliginta grandparte la domon. Tio, kion ni plej malmulte bedaŭras estas la granda kaldronego por fari la fromaĝon. Oni lasis al ni kelkajn plej necesajn kuirilojn, kaj plie hakilon, sed tute malakran, kaj segilon, kiu nemulte tranĉas. Ni ambaŭ havis poŝtranĉilon. Kvankam mankas multaj pecoj en nia meblaro, ni tamen scios vivi tiel. Pli grandan bedaŭron ni havas pro la nutraĵoj;