Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/106

Ĉi tiu paĝo estis validigita
103
manon lescaut

tuje, se li volas havi komplezon halti kun mi momente ĉe iaj komercistoj. Mi ne scias, ĉu li kredis, ke mi faris tiun proponon, por interesigi lian malavarecon, aŭ se tio devenis de simpla ekmovo de bela animo, sed, konsentinte eliri tuje, li min kondukis al la komercistoj, kiuj provizis lian hejmon: li elektigis de mi kelkajn teksaĵojn pli superajn valore ol tion, kion mi intencis fari; kaj kiam mi min preparis pagi, li absolute malpermesis, ke vendisto ricevu de mi eĉ unu moneron. Tiu ĝentilaĵo estis farita tiel afable, ke mi kredis povi frofiti tion senhonte. Ni prenis kune la vojon al Chaillot, en kiun mi alvenis kun malpli da maltrankvileco, ol kiam mi estis elirinta. »



Ĉar la kavaliro des Grieux estis uzinta pli ol unu horon por fari tiun rakonton, mi petis de li, ke li iom ripozu kaj kun ni sociiĝu en la vespermanĝo. Nia atento opiniigis al li, ke ni estis aŭskultintaj lin plezure. Li certigis, ke ni trovos ion ankoraŭ pli interesan en la sekvo de lia historio: kaj kiam ni estis finintaj la vespermanĝon, li daŭrigis laŭ tiuj terminoj: