Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/113

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
110
abato prévost

mi transportos mian loĝejon en urbon, en kvartalon, en kiu mi havos nenian konatiĝon kun princoj. Tiu aranĝo al mi igis pasigi nokton pli trankvilan: sed ĝi ne demetis de mi la doloron, ke mi estu rajtigita tremi por ia nova malfideleco.

Kiam mi vekiĝis, Manon al mi anoncis, ke, kvankam mi pasigos tagon en mia apartamento, tamen ŝi pretendas, ke pro tio mi ne havu ŝajnon pli malordigitan ol kutime, kaj ke ŝi volas, ke miaj haroj estu preparitaj de ŝia propra mano. Ili estis tre belaj. Tio estas amuzo, kiun kelkafoje ŝi donis al si. Sed ŝi alportis pli da zorgoj, ol mi neniam ŝin vidis fari en tiu okupado. Por ŝin kontentigi mi estis devigita sidiĝi antaŭ ŝian tualettablon kaj toleri ĉiujn malgrandajn serĉadojn, kiujn ŝi provis por min plibeligi. Dum ŝi laboradis, ofte ŝi turnigis mian vizaĝon al si: kaj apogante siajn ambaŭ manojn sur miajn ŝultrojn, ŝi min rigardis kun avida scivoleco. Poste montrinte sian kontenton per unu aŭ du kisadoj, ŝi reprenigis de mi mian staton por daŭrigi sian agon. Tiu petolaĵo min okupis ĝis horo de tagmanĝo. La fervoro, per kiu ŝi tion faris, ŝajnis al mi tiel natura, kaj ŝia gajeco tiel malmute odoris artifikon ke, ne povante akordigi ŝajnojn tiel konstantajn kun projekto de nigra perfido, pli ol unu fojon mi estis tentita malfermi al ŝi mian koron, kaj min liberigi el ŝarĝo, kiu komencis min pezi. Sed ĉiumomente mi esperis, ke tiu malfermigo venos de ŝi, kaj antaŭtempe mi faris al mi pri tio feliĉegan triumfon.

Ni reeniris en ŝian tualetejon. Ŝi ekreordigis miajn harojn; kaj pro komplezo mi estis cedanta al ĉiuj ŝiaj voladoj, kiam oni venis nin averti, ke la princo de... petas por ŝin vidi. Tiu nomo min varmigis ĝis kolero.

«Kion do? mi ekkriis, ŝin repuŝante, kiu? kia princo?»