Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/120

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Mi tion konfesas, mi diris; sed ĉiujn motivojn, kiujn oni povas havi pri la fideleco de amatino, mi havas; kaj mi povas fidi al amemo de la mia. Nur la grandeco de proponoj povus ŝin ŝanceli; kaj mi diris al vi, ke ŝi ne konas avarecon. Ŝi amas sian konfortecon; sed ŝi amas min same: kaj en la situacio, en kiu estas miaj aferoj, mi ne povas kredi, ke ŝi preferos al mi la filon de viro, kiu ŝin metis en Hospitalon. »

Unuvorte mi persistis en mia projekto; kaj min direktinte aparten kun Manon, mi al ŝi konigis nature ĉion, kion mi es eksciinta antaŭ nelonge.

Ŝi min dankis pro la bona opinio, kiun mi havas pri ŝi; kaj ŝi promesis, ke ŝi ricevos la proponojn de G... M... per maniero, kiu deprenos de li ĉian deziron ilin renovigi.

« Ne, mi diris; oni ne devas lin kolerigi per malafablaĵoj: li povas malutili al ni. Sed ci scias sufiĉe bone, friponino, mi aldonis ridante, kiamaniere cin liberigi el malagrabla kaj maloportuna amanto. »

Ŝi rediris, revinte iomete :

« Al mi alvenas mirinda projekto, ŝi ekkriis mi estas tute glora pri tiu elpenso. G... M... estas filo de nia plej kruela malamiko; mi volas nin venĝi je la patro, ne sur la filon, sed sur lian monujon. Mi volas lin aŭskulti, akcepti liajn donacojn, kaj poste lin moki.

— La projekto estas beleta, mi diris; sed ci ne pripensas, mia kompatinda infanino, ke ĝi estas la vojo, kiu nin kondukis rekte al Hospitalo. »

Vane mi al ŝi prezentis la danĝerojn de tiu entrepreno: ŝi diris, ke nur sufiĉas bone preni siajn mezurojn, kaj ŝi respondis al ĉiuj miaj kontraŭparoloj. Montru al mi amanton, kiu ne blinde eniras en ĉiujn kapricojn de adorata amatino, kaj mi konsentos, ke mi estis malprava, cedante tiel facile. Ni decidis, ke ni faros