Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/124

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por min direkti tra la senlumaĵo ĝis la pordo de komediejo. Manon promesis, ke ŝi elprenos pretekstojn, por eliri momente el sia loĝio, kaj ilin uzos por malsupreniri kaj min realiri. La plenumo de restaĵo estis facila. Post momento, ni estus retrovintaj nian fiakron kaj elirintaj el Parizo per antaŭurbo Saint-Antoine[1] kiu estis vojo al nia nova loĝejo.

Tiu projekto, kvankam ĝi estis malsaĝaĵo, tamen ŝajnis al ni sufiĉe bone aranĝita. Sed funde en ĝi troviĝis tiel malprudenta nesingardemo, ke kiam eĉ ĝi estus plej bone sukcesinta, tamen neniam ni estus povintaj nin ŝirmi el konsekvencoj. Tamen ni ĝin riskis kun la plej maltimema konfido. Manon foriris kun Marcel[2]: tiel nomiĝis nia servisto. Mi diris ŝi, ŝi ante:

« Manon, ĉu vi ne trompos min? ĉu vi estos fidela al mi? »

Ŝi ameme plendis pro mia malfido kaj renovigis ĉiujn siajn ĵurojn.

Ŝia intenco estis alveni Parizon je la tria. Mi eliris kun ŝi. Mi iris enuegi, la restaĵon de tagmezo, en la kafejo de Feré, je ponto Saint-Michel[3]. Mi en ĝi restis ĝis nokto. Mi tiam eliris el ĝi por preni fiakron, kiun mi atendigis laŭ mia projekto, en komenco de la strato Saint-André-des-Arcs; poste mi trafis piede la pordon de komediejo. Mi miris, ne trovante Marcel’on, kiu devis esti ĉi tie, min atendante. Mi havis paciencon dum unu horo, kaŝite meze de aro da lakeoj, havante okulon malfermitan al ĉiuj pasantoj. Fine, ĉar la sepa estis sonorinta, kaj ĝis nun mi estis vidinta nenion, kio rilatas kun niaj projektoj, mi prenis parterbileton por vidi, ĉu mi mal-

  1. Elparolu: Saint-Antoan’.
  2. Elparolu: Marsel.
  3. Elparolu: Sin-Miŝel.