Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/131

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sia kaso; kaj mi havos sufiĉe da ĝi por plenumi mian projekton. »

Sinjoro de T… efektivigis tiun aranĝon tre akurate. Mi lasis lin en drinkejo, en kiu li rapide skribis sian leteron. Mi iris min loki je kelkaj paŝoj post la domo de Manon, mi vidis alveni la portanton de la letero; kaj post momento G… M… eliris piede, sekvite nur de unu lakeo. Lasinte al li tempon necesan por malproksimiĝi for de la strato, mi alpaŝis al la pordo de mia malfidelulino; kaj malgraŭ mia kolero, mi frapis kun la respekto, kiun oni havas por templo. Feliĉe estis Marcel, kiu venis malfermi al mi. Mi faris signon, ke li silentu: kvankam mi havis nenion por timi de aliaj servistoj, tamen mi petis de li mallaŭte, ĉu mi povas esti kondukita de li en la ĉambron, en kiu estas Manon, ne ekvidite. Li diris, ke tio estas facila, se mi supreniras senbrue per la granda ŝtuparo.

« Do, ni iru rapide, mi diris, kaj ci penu malhelpi, ke iu malsupreniru, dum mi estos en ĝi. »

Mi penetris ne malhelpite ĝis apartamento.

Manon estis okupita de legado. En tiu cirkonstanco, mi povis admiri la karakteron de tiu stranga knabino. Ne nur ŝi ne estis terurita nek ŝajnis timema, min ekvidante, sed ŝi vidigis nur tiujn negravajn montrojn de miro, de kiuj oni ne estas estro, vidante personon, kiun oni kredas malproksima.

« Ha! estas vi, amato mia, ŝi diris, venante min kiŝi kun ŝia kutima amemo. Bona Dio! kiel vi estas maltima! kiu estus atendinta vin hodiaŭ en tiu loko? »

Mi min eltiris el ŝiaj brakoj; kaj ne nur mi ne respondis al ŝiaj karesoj, sed kontraŭe mi ŝin repuŝis kun malŝato, kaj faris du aŭ tri paŝojn malantaŭen, por min forigi de ŝi. Tamen tiu movo al ŝi perdigis ŝian memfidon. Ŝi restis en la stato, en kiu ŝi estis, kaj