Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/136

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bonegan manĝeton. Li ŝin servigis per la novaj servistoj, kiujn li estis dunginta por ŝi, ordonante al ili, ke de nun ili ŝin rigardos kiel sian mastrinon; fine li al ŝi vidigis la karoson, la ĉevalojn, la tutan ceteron de siaj donacoj, kaj poste li proponis al ŝi ludadon, por atendi la vespermanĝon.

« Mi konfesas, ŝi daŭrigis, ke mi estis mirigita de tia luksegeco. Mi pripensis, ke estus domaĝe min senigi subite je tiom da bonaĵoj, kontentigante min nur per la forporto de dek mil frankoj kaj de juveloj; ke tio estas riĉeco tute farita por mi kaj por vi, kaj ke ni povus vivi agrable per la malprofito de G… M… Anstataŭ proponi al li komedion, mi metis en mian kapon, ke mi lin sondos pri vi, por antaŭsenti kiajn facilecojn mi havus por vin vidi, supozante la plenumon de mia sistemo. Mi trovis, ke li havas tre malrigidan karakteron. Li petis de mi, kion mi opinias pri vi, kaj ĉu mi ne estis havinta bedaŭrojn, vin forlasante. Mi diris, ke vi estas tiel aminda, ke vi ĉiam agis kun mi tiel honeste, ke ne estus nature, ke mi povu vin malami. Li konfesis, ke vi havas meriton; kaj ke li sentas sin dezirema al via amikeco. Li volis scii, kiamaniere mi kredas, ke vi akceptos mian eliron, precipe kiam vi ekscios, ke mi estas inter liaj manoj. Mi respondis, ke la dato de nia amo estas jam tre malnova, kaj ke ĝi havis tempon iom malvarmiĝi, cetere ke vi ne estas riĉa kaj eble, ke vi ne rigardos mian perdon kiel grandan malfeliĉon, tial ke ĝi vin liberigos el ŝarĝo, kiu pezas sur viaj brakoj. Mi aldonis, ke, ĉar mi estis tute certa, ke vi agos paceme, mi sen ia malkaŝemo diris al vi, ke mi venas Parizon por kelkaj aferoj, ke vi konsentis al tio, kaj ke, ĉar vi mem estis veninta en tiun urbon, vi ne ŝajnis tre maltrankvila, kiam vi min lasis. « Se vi kredus, li diris, ke li havas humoron tian, ke li bonvolu bone vivi kun