Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/145

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

igintaj lin pri la loko, en kiu troviĝis lia filo. Mi meditis, min vestante, ĉu tio ne estas la plej bona decido. Sed se li estis en tiu spiritstato, kiam li lasis nian ĉambron, li montriĝis tute ŝanĝita, kiam li revenis. Li estis irinta por demandi la servistojn de Manon, kiujn estis arestintaj la pafarkistoj. Li povis nenion scii de tiuj lakeoj, kiujn ŝi estis ricevinta de lia filo: sed kiam li sciis, ke Marcel nin servis antaŭe, li decidis, ke li lin paroligos, lin timigante per minacoj.

Li estis fidela sed simplanima kaj maldelikata knabego. La memoro de tio, kion li faris en Hospitalo por liberigi Manon’on, miksita kun la teruro, kiun G… M… al li inspiris, faris sur lia malforta spirito impreson tian, ke li imagis, ke oni tuj lin kondukos al pendigilo aŭ al punrado. Li promesis, ke li malkovros ĉion, kio estis alveninta al lia kono, se oni bonvolas savi al li vivon. Pro tio G… M… estis, konvinkita, ke estis en niaj aferoj io pli grava aŭ pli krima, ol ĝis nun li kredis, ke oni povas figuri al si. Li promesis al Marcel por lia konfeso ne nur vivon, sed plie rekompencojn. Tiu malfeliĉulo al li konigis parton de nia projekto, pri kiu senĝene ni interparolis en lia ĉeesto, tial ke li devis ĝin partopreni en iaj detaloj. Estas vere, ke li tute ne sciis la ŝanĝojn, kiujn en Parizo ni faris en ĝi; sed li estis informita, elirante el Chaillot, pri la plano de l’entrepreno, kaj pri la rolo, kiun li devis ludi. Li do certigis, ke nia intenco estis moktrompi lian filon; ke Manon estis ricevonta aŭ jam ricevinta dek mil frankojn, kiuj, laŭ nia projekto, neniam revenos al heredantoj de la G… M…’a familio.

Post tiu eltrovo, la maljunulo kolerega subite resupreniris al nia ĉambro. Ne parolante, li eniris en la tualetejon, en kiu sen malfacileco li trovis monsumon kaj juvelojn. Li revenis al mi kun flamanta vizaĝo, kaj