Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/170

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ino. Ĉu la tuta universo ne estas patrujo por du fidelaj amantoj? Ĉu ili ne trovas reciproke unu en la alia patron, patrinon, amikojn, riĉaĵojn kaj feliĉecon? Se io kaŭzis al mi maltrankvilecon, ĝi estis timo, ke mi vidos Manon’on suferantan pro bezonoj naskitaj de malriĉeco. Mi jam supozis min kun ŝi en regiono ne kulturita kaj loĝita de sovaĝuloj.

« Mi estas tre certa, mi diris, ke ne povas ekzisti pli kruelaj sovaĝuloj ol G… M… kaj mia patro. Almenaŭ ili lasos min vivi en paco. Se la rakontoj faritaj pri ili estas fidindaj, ili sekvas leĝojn de naturo. Ili konas nek furiozaĵojn de avareco, kiu posedas G… M…’on, nek fantaziajn ideojn pri honoro, kiuj faris mian patron malamiko al mi. Ili ne malkvietigos du amantojn, kiujn ili vidos vivi kun tiom da simpleco, kiom ili faras. »

Mi do estis trankvila pri tiu flanko. Sed mi ne formis en mi romanajn ideojn pri la komunaj bezonoj de la vivado. Tro ofte mi konstatis, ke estas necesaĵoj, kies manko fariĝas netolerebla, precipe por tro delikata knabino, kiu estis kutiminta vivmanieron oportunan kaj sufiĉegan. Mi malesperis, ĉar senutile mi estis elĉerpinta mian monujon, ĉar la iomo da mono, kiu restis ankoraŭ, estas baldaŭ rabota de la friponeco de pafarkistoj. Mi pripensis, ke kun malgranda monsumo, mi estus povinta esperi ne nur min subteni kontraŭ la malriĉeco en Ameriko, en kiu mono estas malofta, sed eĉ formi ian entreprenon por daŭrebla firmo. Tiu konsidero naskigis en mi penson skribi al Tiberge, kiun mi ĉiam estis trovinta tiele rapidema por prezenti al mi la helpadon de amikeco. Mi skribis en la unua urbo, en kiu ni pasis. Mi donis al li nenian alian motivon ol la premantan bezonon, en kiu mi antaŭvidis, ke mi min trovos en Havre-de-Grâce, kien, mi tion al li konfesis, mi estis kondukinta Manon’on. Mi petis de li cent monpistolojn.