Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/172

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi atendis la poŝtkurieron. Mi ne povas montri al vi mian malesperon.

« Kio? mi diris, ĉu en la malfeliĉo mem, necese estas, ke mi ĉiam estu distingita per malmoderaĵoj? »

Manon respondis:

« Ho ve! ĉu tiel malĝoja vivo meritas la zorgon, kiun ni havas por ĝi? Ni mortu en Havre, mia kara kavaliro. Morto finu subite niajn mizeraĵojn! Ĉu ni iros ilin treni en nekonita lando, en kiu kredeble ni devos toleri terurajn suferojn, tial ke oni volis ilin doni al mi kiel turmentegon? Ni mortu, ŝi ripetis; aŭ prefere donu al mi morton, kaj iru serĉi alian sorton en brakoj de pli feliĉa amantino.

— Ne, ne, mi diris: estas por mi enviinda sorto esti malfeliĉa kun vi. »

Ŝia parolado min tremigis. Mi juĝis, ke ŝi estas premegita de siaj malbonaĵoj. Mi penis preni ŝajnon pli trankvilan por demeti de ŝi tiujn pereigajn pensojn al morto kaj al malespero. Mi decidis, ke mi havos saman konduton en estonteco; kaj poste mi konstatis, ke nenio estas pli kapabla inspiri al virino kuraĝon, ol la maltimo de la viro, kiun ŝi amas.

Kiam mi estis perdinta esperon ricevi helpadon de Tiberge, mi vendis mian ĉevalon. La mono, kiun mi eltiris el tiu vendo, aldoniĝante kun tio, kio restis ankoraŭ el viaj malavaraĵoj, liveris al mi la malgrandan monsumon da deksep monpistoloj. Mi uzis sep el ili por aĉeti kelkajn helpilojn necesajn al Manon kaj mi enfermis zorge la dek aliajn, kiuj devis esti la fundamento de nia fortuno kaj de niaj esperoj en Ameriko. Mi havis nenian malfacilecon por min akceptigi en la ŝipo. Oni serĉis tiam junulojn, kiuj estis emaj sin vole kunigi kun la kolonio. Transveturado kaj nutraĵo estis donitaj al mi senpage. Ĉar la poŝtkuriero al Parizo estis