Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/174

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ojn kaj kelkajn arbojn senfoliigitajn de vento. Nenia postsigno de homoj aŭ de bestoj. Tamen kiam la kapitano estis pafinta kelkajn kanonojn de nia artilerio, ni post tempo mallonga ekvidis aron da urbanoj de nova Orléans, kiuj alproksimiĝis al ni kun vivaj signoj de ĝojo. Ni ne estis malkovrintaj la urbon. Ĝi estis kaŝita je tiu flanko per malalta monteto. Ni estis akceptitaj kiel homoj malsuprenirintaj el ĉielo. Tiuj malriĉaj loĝantoj rapidis fari al ni mil demandojn pri la stato de Francujo, kaj pri la diversaj provincoj, en kiuj ili estis naskiĝintaj. Ili nin kisis kiel siajn fratojn, kaj kiel karajn kunulojn, kiuj venis partopreni ilian mizerecon kaj ilian solecon. Ni prenis kun ili la vojon al urbo, sed ni estis mirigitaj, malkovrante, dum ni antaŭeniris, ke tio, kion oni estis fanfaroninta al ni kiel bonan urbon, estas nur kolekto de kelkaj malriĉaj dometoj. Ili estis loĝitaj de kvin aŭ ses cert personoj. La domo de la koloniestro ŝajnis iom pli distinginda pro sia alteco kaj sia situacio. Ĝi estas defendita de kelkaj teraj fortikaĵoj, ĉirkaŭ kiuj rondiĝas larĝa fosaĵo.

Unue ni estis prezentitaj al li. Li longatempe interparolis sekrete kun la kapitano, kaj poste, revenante al ni, li konsideris unu post la alia ĉiujn knabinojn, kiuj estis alvenintaj per la ŝipo. Ili estis nombre tridek: ĉar ni estis trovintaj en Havre alian bandon, kiu estis kuniĝinta kun la nia. Post kiam la koloniestro estis ekzameninta ilin dum longa tempo, li alvokis di- versajn junulojn de l’ urbo, kiuj sekiĝis en atendado de edzino. Li donis al la precipaj la plej beletajn; kaj la restaĵo estis lotita. Li ne estis ankoraŭ parolinta pri Manon; sed kiam li estis ordoninta, ke la aliaj eliru, li nin ambaŭ restigis ŝin kaj min.

« Mi eksciis de la kapitano, li diris, ke vi estas geedziĝintaj, kaj ke li, dum la vojaĝo, rekonis en vi