Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/175

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

du personojn de spirito kaj de merito. Mi ne eniras en motivojn, kiuj kaŭzis vian malfeliĉon: sed, se estas vere, ke vi havas tiom da bonsocieteco kiom via vizaĝo kredigas al mi, mi nenion ŝparos por plidolĉigi vian sorton; kaj vi mem kunlaboros por trovigi al mi ian plezuron en tiu sovaĝa kaj senhoma loko. »

Mi respondis laŭ la maniero, kiun mi kredis plej inda por plifortigi la ideon, kiun li havis pri ni. Li donis kelkajn ordonojn por preparigi al ni loĝejon en urbo, kaj nin detenis por vespermanĝi kun li. Li ne faris al ni publike demandojn pri la fundo de niaj aventuroj. Interparolado estis ĝenerala; kaj malgraŭ nia malgajeco ni penadis, Manon kaj mi, por ke gi fariĝu agrabla.

Vespere, li nin kondukigis al la loĝejo, kiun oni estis preparinta al ni. Ni trovis malluksegan dometon, faritan el tabuloj kaj el koto, kiu konsistis el du aŭ tri ĉambroj sur teretaĝo kun grenejo supre. Li estis metiginta en ĝin kvin aŭ ses seĝojn kaj iajn oportunaĵojn necesajn al la vivo. Manon ŝajnis timigita, vidante tiel malgajan loĝejon. Estis por mi multe pli ol por ŝi, ke ŝi ĉagreniĝis. Ŝi sidiĝis, kiam ni estis solaj, kaj komencis plori maldolĉege. Mi unue penadis ŝin konsoli. Sed kiam ŝi estis kompreniginta al mi, ke min solan ŝi kompatas, kaj ke ŝi konsideras en niaj komunaj malfeliĉaĵoj nur tion, kio estos suferota de mi, mi afekte montris sufiĉe da kuraĝo kaj da ĝojo, por ilin inspiri al ŝi.

« Pro kio mi plendus? mi diris. Mi posedas ĉion, kion mi deziras. Vi min amas; ĉu tio ne estas vera? ĉu neniam mi proponis al mi alian feliĉecon? Ni lasu al ĉielo la zorgon pri nia fortuno. Mi ne ĝin trovas tiele malesperiga. La koloniestro estas bonsocieta viro: li montris al ni konsideron: li ne permesos, ke al ni manku necesaĵoj. Pri tio kio rilatas kun la malriĉeco de nia