Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/191

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
188
abato prévost

en mian koron, komencas produkti fruktojn, pri kiuj li estos baldaŭ kontenta. Li certigis, ke tiel dolĉa certigo donis al li kompensaĵon por ĉiuj laciĝoj de lia vojaĝo.

Ni pasigis kune du monatojn en nova Orléans, atendante la alvenon de ŝipoj de Francujo; kaj fine, nin metinte sur maron, ni prenis teron antaŭ dekkvin tagoj ĉe Havre-de-Grâce. Alveninte, mi skribis al mia familio. Mi sciis per la respondo de mia pli maljuna frato malĝojan novaĵon pri la morto de mia patro, al kiu mi tro rajte tremas, ke miaj konduteraroj estas kunhelpintaj. Ĉar vento estis favora por trafi Calais’on, mi tuj enŝipiĝis, intencante aliri, je kelkaj mejloj for de tiu urbo, al ĝentilhomo de mia parencaro, ĉe kiu mia frato al mi skribas, ke li devas atendi mian alvenon. »