Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/23

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por al li konigi ŝian prudenton kaj ŝian meriton: unuvorte mi esperegis, ke mi ricevos de li permeson edziĝi kun ŝi, ĉar mi ne esperis plu povi tion fari sen lia konsento. Mi konigis al Manon tiun projekton, kaj al ŝi komprenigis, ke, krom motivoj de amo kaj de devo, en tiu projekto eniris iom neceseco: ĉar nia monsumo estis tre plimalgrandigita, kaj mi ekforlasis opinion, ke ĝi estas neelĉerpebla. Manon akceptis malvarme tiun proponon. Tamen, ĉar la malfacilaĵoj, kiujn ŝi kontraŭmetis kontraŭ mia decido, devenis nur de ŝia amemo kaj de la timo, ke ŝi min perdus, se mia patro ne partoprenus mian projekton, post kiam li estus koninta la lokon en kiu ni ambaŭ rifuĝis, mi havis neniun suspekton pri la kruela bato, per kiu oni sin preparis min frapi. Al la kontraŭparolo pri la neceseco, ŝi respondis, ke restas ankoraŭ sufiĉe da mono por vivi kelkajn semajnojn, kaj ke poste ŝi trovos provizojn, dank’al la amikeco de kelkaj provincaj parencoj, al kiuj ŝi skribos. Ŝi dolĉigis sian rifuzon per karesoj tiel amemaj kaj tiel pasiaj, ke mi, kiu vivis nur en ŝi, kaj kiu ne havis eĉ la plej etan malfidon pri ŝia koro, mi aplaŭdis al ĉiuj ŝiaj respondoj kaj al ĉiuj ŝiaj decidoj. Mi al ŝi lasis disponon de nia monujo kaj la zorgon pagi nian ordinaran elspezon. Mi ekvidis iom poste, ke nia manĝotablo estis pli bone provizita, kaj ke ŝi pagis al si kelkajn multekostegajn tualetaĵojn. Ĉar mi sciis, ke devis resti apenaŭ dekdu aŭ dekkvin monpistoloj, mi montris mian miron pro tiu ŝajna pligrandigo de niaj riĉaĵoj. Ŝi ridante petis de mi, ke mi ne malkvietiĝu.

— Ĉu mi ne promesis, ŝi respondis, ke mi havos provizojn? »

Mi amis ŝin tro simplanime por facile min maltrankviligi.

Ian tagon, mi estis elirinta dum la tagmezo, kaj