Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi min plenigis tiel forte de tiu opinio, ke ĝi estis sufiĉe potenca por multe malpligrandigi mian malĝojon. Tuje mi revenis al la loĝejo. Mi kisis Manon’on kun mia kutima amemo. Ŝi min akceptis tre bone. Mi unue estis tentita malkovri al ŝi miajn konjektojn, kiujn mi ĉiam pli kaj pli konsideris kiel certaĵojn: mi detenis min, esperante, ke eble ŝi min antaŭiros, al mi sciigante ĉion, kio okazis. Oni servis al ni vespermanĝon. Ni sidiĝis al tablo kun mieno tre gaja: sed pro la lumo de la kandelo, kiu estis inter ŝi kaj mi, mi kredis ekvidi malĝojecon sur la vizaĝo kaj en la okuloj de mia kara amatino. Tia penso min same malĝojigis. Mi rimarkis, ke ŝiaj rigardoj alligiĝis al mi laŭ maniero alia ol ili faris kutime. Mi ne povis malkonfuzi, ĉu tio estas amo aŭ kompato, kvankam ŝajnis al mi, ke tio estas sento dolĉa kaj sopiranta. Mi ŝin rigardis per sama atento: kaj eble ŝi havis ne malpli da malfacileco por juĝi en miaj rigardoj la staton, de mia koro. Ni pensis nek al paroladoj nek al manĝado. Fine mi vidis larmojn, kiuj falis el ŝiaj belaj okuloj: perfidajn larmojn!

« Ha Dio! mi ekkriis, vi ploras, mia kara Manon: vi estas tiel ĉagrena, ke vi ploras; kaj vi ne diras al mi unu vorton pri viaj ĉagrenoj. »

Ŝi respondis nur per kelkaj sopiroj, kiuj pligrandigis mian malkvietecon. Mi min levis tremante: mi ŝin petegis kun ĉiuj fervoraĵoj de l’amo, ke ŝi malkovru la kaŭzon de siaj ploroj: mi mem verŝis larmojn, viŝante la ŝiajn: mi estis pli malviva ol viva. Barbarulon estus kortuŝinta la elmontroj de mia doloro kaj de mia timo. En momento kiam mi estis tiel tute okupita pro ŝi, mi aŭdis bruon faritan de kelkaj personoj, kiuj supreniris la ŝtuparon. Oni frapis malforte sur la pordon. Manon donis al mi kison; kaj sin ŝovante for de miaj brakoj, ŝi rapide eniris en la tualetejon, kiun ŝi tuje fermis