Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/32

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

da horo. Mi komprenis, ke, ĉar mi konigis miajn intencojn tiel malkaŝe, oni ne al mi permesus facile, ke mi eliru el mia ĉambro. Mi okule mezuris la altecon de la fenestro ĝis la tero. Ĉar mi vidis neniun eblecon de forkuro per tiu vojo, mi min turnis milde al miaj du servistoj. Mi promesegis per mil ĵuradoj, ke iam mi faros ilian fortunon, se ili volus konsenti, ke mi forkuru. Mi ilin premis, ilin karesis, ilin minacis: sed tiu provo estis ankaŭ senutila. Tiam mi perdis ĉiun esperon: mi decidis, ke mi mortos, kaj mi ĵetis min sur la liton, intencante ĝin forlasi nur samtempe kun vivo. Mi pasigis nokton kaj sekvantan tagon en tiu stato. Mi rifuzis la nutraĵon, kiun oni alportis la morgaŭan tagon. Mia patro min vizitis dum tagmezo. Li havis bonecon flati miajn ĉagrenojn per la plej dolĉaj konsoloj, kaj al mi ordonis tiel absolute, ke mi manĝu ion ajn, ke mi tion faris pro respekto al liaj ordonoj. Kelkaj tagoj pasis, dum kiuj mi englutis nenion, escepte en lia ĉeesto kaj por lin obei: li ĉiam daŭrigis alporti al mi motivojn, kiuj povis min rekonduki al la saĝo, kaj inspiri al mi malŝaton al la malfidela Manon. Estas certe, ke mi ne ŝin estimis plu: ĉu mi povis estimi la plej malkonstantan kaj la plej perfidan el ĉiuj kreitaĵoj? Sed ŝia vizaĝo, ŝiaj ĉarmaj trajtoj, kiujn mi portis funde de mia koro, ĉiam en ĝi persistis. Mi min sentis tre bone.

« Mi povos morti, mi diris; mi eĉ devus tion fari, post tiom da hontoj kaj tiom da doloroj: sed vane mi suferus mil mortojn, mi tamen ne povus forgesi la maldankeman Manon’on. »

Mia patro miris, vidante, ke mi estas ĉiam tiel forte tuŝita: li sciis, ke mi havas principojn de honoro, kaj ne povis dubi, ke ŝia perfido ŝin malestimigis de mi: li imagis, ke mia konstanteco devenis malpli de tiu speciala pasio ol de ĝenerala inklino al virinoj. Li tiel al-