Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/47

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iĝis elokupado: ĉar baldaŭ li kutimis nin vidi tiel plezure, ke li agis en nia hejmo kiel en la sia, kaj post kelke da tempo sin faris kvazaŭa mastro de ĉionin apartenanta. Li vokis min sia frato, kaj, pretekstante la fratan liberecon, li senceremonie enkondukis ĉiujn siajn amikojn en nian domon de Chaillot, kaj ilin regalis per niaj elspezoj. Li sin belege vestigis per nia mono. Li eĉ nin admonis, ke ni pagu liajn ŝuldojn. Mi fermis okulojn pri tiu tiraneco, por ne malplaĉi al Manon; mi eĉ ŝajnigis ne ekvidi, ke li eltiris el ŝi de tempo al tempo gravegajn monsumojn. Verdire, ĉar li estis tre ludamanta, li havis sufiĉe da honesteco por redoni al ŝi parton, kiam lia fortuno lin favoris: sed la nia estis tro malvasta por satigi longatempe elspezojn tiel malmulte moderajn. Mi estis ekdiskutonta kun li pri tiu punkto, por nin liberigi el liaj altrudaĵoj, kiam pereiga okazintaĵo sen utiligis tiun tedaĵon, kaŭzante alian, kiu nin enabismigis, nin lasante sen ia provizo.

Ian tagon, ni estis restintaj en Parizo por en ĝi pasigi nokton, kiel tio tre ofte okazis. La servistino, kiu, en tiuj okazoj, restis sola en Chaillot, venis matene min averti, ke fajro ekbruliĝis dum nokto en mia domo, kaj ke oni estis havinta multe da malfacileco por ĝin estingi. Mi petis de ŝi, ĉu niaj mebloj estis suferintaj kelkan domaĝon: ŝi respondis, ke estis tiel granda la konfuzo kaŭzita de la multeco da fremduloj, kiuj estis alkurintaj por helpi, ke ŝi povis nenion certigi. Mi tremis pro nia mono, kiu estis enfermita en malgranda kaso. Mi rapide aliris al Chaillot. Senutila rapideco! jam la kaso estis malaperinta. Mi sentis tiam, ke oni povas ŝati la monon, kvankam oni ne estas avara. Tiu perdo min penetris de tiel viva doloro, ke mi kredis perdi prudenton. Mi tuj komprenis la novajn malfeliĉaĵojn, de kiuj mi estis minacita. La malriĉeco estis la plej malgrava el ili. Mi