Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/50

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konsilon: li konas sinjoregon tiel malavaran pri ĉapitro de plezuroj, ke li estas certa, ke mil skudoj al li malmulte kostus, por ricevi favorojn de knabino kiel Manon. Mi lin haltigis.

« Mi havis pli bonan opinion pri vi, mi respondis: mi imagis, ke la motivo, kiun vi havis por doni al mi vian amikecon, estis sento tute kontraŭa tiu, en kiu vi estas nun. »

Li konfesis senhonte, ke ĉiam li opiniis sammaniere: ĉar lia fratino unufoje malrespektis la leĝojn de sia sekso, kvankam ŝi tion faris por favori la viron, kiun li plej amas, tamen li paciĝis kun ŝi, nur ĉar li esperis, ke li eltiros profiton el ŝia malbona konduto. Al mi estis facile juĝi, ke ĝis nun ni estis estintaj liaj moktrompitoj. Tamen, kvankam tiu parolado min multe emociis, ĉar mi bezonis lin, mi estis devigata respondi ridante, ke lia konsilo estas lasta rimedo, kiun oni devas uzi nur ekstreme. Mi petis, ke li malfermu alian vojon. Li proponis, ke mi profitu mian junecon kaj la agrablan vizaĝon, kiun mi estis ricevinta de naturo, por min kunigi kun ia sinjorino maljuna kaj malavara. Mi same ne ŝatis tiun proponon, kiu min estus malfideliginta al Manon. Mi parolis pri la ludado, kiu ŝajnis la plej facila kaj la plej taŭga en mia situacio. Li diris, ke vere la ludado estas vivrimedo, sed tio petas klarigojn: entrepreni ludadon simplan, kiam oni havas nur komunajn esperojn, estas vera rimedo por rapidigi sian pereon; pretendi, ke mi ekzercos sola, kaj ne helpite, la malgrandajn rimedojn, kiujn uzas sperta homo por korekti fortunon, estas metio tro danĝeroplena: ekzistas tria vojo, kiu estas tiu de interligo; sed li timis, ke pro mia juneco la sinjoroj interligitaj opinios, ke mi ne havas ankoraŭ kvalitojn taŭgajn por interligo. Tamen li promesis, ke li parolos al ili pri mi favore; kaj (tion mi ne