Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/73

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

agititaj de mil diversaj manieroj: ŝajnas, ke ili havas pli ol kvin sentojn, kaj ke ili povas ricevi ideojn kaj sentadojn, kiuj preteriras ordinarajn limojn de naturo. Kaj tial ke ili havas senton de tiu grandeco, kiu ilin superigas super vulgaruloj, nenio estas pri kio ili estas pli ĵaluzemaj. De tio devenas, ke ili suferas tiel malpacience malŝaton kaj mokadojn; kaj honto estas unu el iliaj plej perfortaj agitecoj.

Mi havis en Saint-Lazare tiun malgajan superecon. Mia malĝojeco ŝajnis tiel fortega al la superulo, ke, timante ĝiajn sekvojn, li opiniis, ke li devas agi kun mi dolĉe kaj indulge. Li min vizitis du aŭ tri fojojn en la tago. Ofte li prenis min kun si por promenadi en la ĝardeno: kaj lia fervoro laciĝis en admonoj kaj savigaj konsiloj. Mi ilin ricevis kun dolĉeco. Mi eĉ montris al li dankecon. El tio li eltiris esperon por mia konvertiĝo.

« Vi havas naturecon tiel dolĉan kaj tiel amindan, li diris ian tagon, ke mi ne povas kompreni la malordojn, pri kiuj oni vin kulpigas. Du aferoj min mirigas: unue, kiamaniere kun tiel bonaj kvalitoj vi povis vin liveri al troeco de malĉasteco; due, (kaj tion mi pli ankoraŭ admiras) kiamaniere vi ricevas tiel volonte miajn konsilojn kaj miajn instruadojn, vivinte kelkajn jarojn en kutimoj de malordo. Se tio estas pento, vi estas signalinda ekzemplo de ĉielaj kompatoj; se tio estas natura boneco, vi almenaŭ havas bonegan fundamenton de karaktero, kiu al mi esperigas, ke ni ne bezonos vin longatempe deteni ĉi tie, por vin rekonduki al ordigita kaj honesta vivo. »

Mi estis kontentega, vidante, ke li havas pri mi tian opinion. Mi decidis, ke mi ĝin pligrandigos per konduto, kiu povos lin plene kontentigi, konvinkite, ke tio estas la plej certa rimedo por malplidaŭrigi mian malli-