Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/84

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malordoj estis pli da malforteco ol da malboneco. Pro tio lia amikeco estis pli inklinema en estonteco, por doni al mi helpojn, sen kiuj mi estus pereinta neeviteble en mizereco. Tamen mi faris al li nenian konfidencion pri la projekto de mi farita, foriri for de Saint-Lazare. Mi nur petis de li, ke li komisiiĝu pri mia letero. Mi estis ĝin preparinta, antaŭ kiam li venos; kaj ne mankis pretekstoj por kolorigi la necesecon, kiu min devigis skribi. Li fidele ĝin portis akurate: kaj Lescaut ricevis, antaŭ fino de l’tago, tiun, kiu estis por li.

Li venis min vidi la morgaŭon; kaj li pasis facile sub la nomo de mia frato. Mia ĝojo estis grandega, kiam mi lin ekvidis en mia ĉambro. Mi zorge fermis la pordon.

« Ni ne perdu unu solan momenton, mi diris: unue sciigu al mi novaĵojn pri Manon; kaj poste donu bonan konsilon por rompi miajn katenojn. »

Li certigis, ke li ne estis vidinta sian fratinon de la tago, kiu antaŭiris mian malliberigon; ke li estis sciigita pri ŝia sorto kaj pri la mia nur post multaj informiĝoj kaj klopodoj: ke li sin prezentis du aŭ tri fojojn al Hospitalo, sed ke oni rifuzis al li permeson por paroli kun ŝi.

« Malfeliĉa G... M..., mi ekkriis, kiel kare vi al mi pagos tion!

— Pri tio, kio koncernas vian liberigon, daŭrigis Lescaut, tio estas entrepreno malpli facila ol vi pensas. Hieraŭ du el miaj amikoj kaj mi pasigis vesperon, observante ĉiujn eksterajn partojn de tiu domo: kaj ni opiniis, ke, ĉar viaj fenestroj estas ĉe korto ĉirkaŭita de konstruaĵoj, kiel vi skribis tion al ni, estus tre malfacile vin eltiri el tie. Cetere vi estas sur tria etaĝo; kaj ni povas enkonduki ĉi tien nek ŝnurojn nek ŝtuparetojn.