Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/89

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estingiĝi. Lia konsilo estis saĝa; sed necese estis, ke mi estu tia por ĝin obei. Tiom da malrapidaĵoj kaj da ŝanceliĝoj ne akordiĝis kun mia pasio. Mia tuta komplezo konsistis el la promeso, ke mi pasigos en dormado la tagon venontan. Li min enfermis en sia ĉambro, en kiu mi restis ĝis vespero.

Mi utiligis parton de tiu tempo por fari projektojn helpontajn al Manon. Mi estis konvinkita, ke ŝia malliberejo estas pli neprenebla ankoraŭ ol la mia. Oni povis uzi nek forton nek perforton, oni bezonis nur artifikecon: sed la diino mem de l'elpensiteco ne estus sciinta kiamaniere komenci. Mi vidis en tio tiel malmulte da lumo, ke mi prokrastis, por pli bone konsideri aferojn, ĝis kiam mi estos preninta kelkajn informojn pri la interna aranĝeco de Hospitalo.

Tuj kiam nokto estis redoninta al mi liberecon, mi petis Lescaut’on, ke li min akompanu. Ni komencis interparoladon kun unu el la pordistoj, kiu ŝajnis al ni prudenta homo. Mi ŝajnigis, ke mi estas alilandulo, kiu aŭdis admire pri ĝenerala Hospitalo kaj pri ordo en ĝi reganta. Mi lin demandis pri plej malgrandaj detaloj, kaj, el cirkonstanco en cirkonstancon, ni alvenis al administrantoj: kaj mi petis de li, ke li min sciigu pri iliaj nomoj kaj titoloj. La respondoj, kiujn li faris pri tiu lasta temo, naskis en mi penson, pri kiu mi min gratulis tuje, kaj kies plenumon mi ne prokrastis. Mi petis de li, kiel afero ĉefa por mia projekto, ĉu tiuj sinjoroj ne havas infanojn. Li respondis, ke li ne povas doni certan kalkulon, sed ke al sinjoro de T..., kiu estas unu el precipaj, li konas filon havantan aĝon de edziĝo, kiu kelkajn fojojn estis veninta en Hospitalon kun sia patro. Tiu certigo al mi sufiĉis. Preskaŭ tuje mi rompis interparoladon; kaj mi konigis al Lescaut, revenante al lia hejmo, projekton de mi elpensitan.