Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/120

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia merito restis granda.

En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la "Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, ĝi kolektis la subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri helplingvo. Ĝi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke ĝi elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.

Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis mem.[1] La ceteraj sendis ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj dankemon.

  1. Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24 oktobro 1907.