Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo; tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
- Ho kial ne fandiĝas homa korpo,
- Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!
Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l' patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
- Spirito sankta aŭ demon' terura,
- Ĉu el ĉielo aŭ el la infero . . .
- Respondu. . . . Diru al mi, kial
- Sin levis el la tombo viaj ostoj.
- Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile
- Vin metis, kial ĝi malfermis nun
- La pezan sian buŝon de marmoro,
- Por vin elĵeti?
Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli riĉa per uzado de l' interna forto disvolviĝa. Post multjaroj tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna, vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra komenciĝis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis