Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

talon, sed, en stratoj de l' komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preĝejo.

Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de l' heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli peze la venĝa krueleco de l' venkinto. Eĉ lingvo rusa jam trudiĝis devige en lernejoj.

Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. "Divide ut imperes" fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj. Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta leĝo