Paĝo:Prus - La Faraono, 1907, Kabe, II.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konvenan nutraĵon. Oni diras, ke unu spirito sin nutras per mielo, alia per oleo, alia per bestaj ekskrementoj. La kuracisto devas do antaŭe scii : kiu spirito loĝas en la malsanulo, kaj poste, kiajn nutraĵojn ĝi bezonas por ne turmenti la homon ?…

La pastro pensis momenton kaj respondis :

— Kio estas la malsano kaj kiel ĝi falas sur la homan korpon, tion mi ne povas diri al vi, Ramzes. Sed mi klarigos al vi, ĉar vi estas purigita, kio gvidas nin en la kuracado.

Imagu, ke iu estas malsana je la hepato. Ni, pastroj, scias, ke la hepato estas sub la influo de la planedo Peneter-Deva, [1] kaj ke la kuracado devas dependi de ĉi tiu stelo.

Sed ĉi tie la scienculoj sin dividas en du skolojn. Unuj diras, ke al malsana je la hepato oni devas doni ĉion, kio estas sub la influo de Peneter-Deva : la kupron, lapis-lazuri, florajn dekoktojn, antaŭ ĉio verbenajn kaj valerianajn, fine diversajn partojn de la korpo de l’turto kaj kapro. Aliaj kuracistoj opinias, ke kiam la hepato estas malsana, oni devas ĝin kuraci per ĝuste kontraŭaj rimedoj. Kaj ĉar la kontraŭulo de Peneter-Deva estas Sebeg, [2] do la kuraciloj estas : la viva arĝento, smeraldo kaj agato, nuksoj kaj fine pistitaj partoj de la korpo de l’rano kaj strigo.

Sed tio ne estas ankoraŭ ĉio. Oni devas atenti la monaton, tagon kaj horon, ĉar ĉio ĉi estas sub influo de stelo, kiu povas helpi aŭ malfortigi la efikon de la rimedo. Fine oni ne devas forgesi : kiu stelo kaj kiu signo de la Zodiako estras la malsanulon ? Nur konsiderinte ĉion ĉi, la kuracisto povas elekti certan rimedon.

— Kaj ĉu vi resanigas ĉiujn malsanulojn en la templo ?

La pastro skuis la kapon.

— Ne — respondis li. — La homa inteligento, kiu devas atenti tiom da detaloj, pri kiuj mi parolis, tre facile eraras. Ankoraŭ pli bedaŭrinde estas, ke enviemaj spiritoj, protektantaj aliajn templojn, ofte por savi sian famon malhelpas la kuraciston kaj detruas la efikon de la rimedoj. Do plej diversa povas esti la definitiva rezultato : unu malsanulo tute resaniĝas, la stato de alia nur iom pliboniĝas, tria restas sen ŝanĝo. Kelkaj fariĝas ankoraŭ pli malsanaj, eĉ mortas… La volo de l’dioj !…

La princo atente aŭskultis, sed li devis konfesi al si mem, ke ne multe li komprenis. Samtempe li rememoris la celon de sia veno en la templon

kaj subite demandis la grandan kuraciston :

  1. Venus
  2. Merkuro.