de la veŝto certe ĉiutage pli malgrasiĝadis, gis li fine atingis tiun gradon, ĉe kiu veŝto ĉesas esti necesa, sed anstataŭe tre necesa montriĝas ĝiskole butonumata frako el magazeno de funebraĵoj.
Mi konfesas, ke mi hodiaŭ volonte forvendus al iu tiun ĉi pecon da drapo, kiu kaŭzas al mi iom da embaraso. Ŝrankojn por la kolektoj mi ankoraŭ ne havas, kaj mi ne volus teni la malsanan veŝtaĉon inter miaj propraj vestoj. Estis tamen tempo, ke mi ĝin aĉetis por prezo, multe superanta ĝian valoron, kaj mi pagus eble eĉ pli multe, se la vendisto scius marĉandi.
Oni havas kelkfoje en la vivo tiajn momentojn, ke oni ŝatas ĉirkaŭigadi sin per objektoj, kiuj rememorigas malĝojon. Tiu malĝojo nestiĝis ne ĉe mi, sed en la logejo de la proksimaj najbaroj. El mia fenestro mi povis ĉiutage rigardi en la internon de ilia ĉambreto.
Ankoraŭ en aprilo ili estis triope: la sinjoro, la sinjorino kaj malgranda servistino, kiu dormadis, kiel mi scias, sur kofreto post ŝranko. La ŝranko estis malhele ĉerizkolora.
En julio, se la memoro min ne trompas, ili restis nur duope: la sinjoro kaj la sinjorino, ĉar la servistino translokiĝis al tiaj gesinjoroj, kiuj pagis al ŝi tri rublojn jare kaj ĉiutage kuiradis tagmanĝon.
En oktobro restis jam nur la sinjorino — tute sola. Ĝustadire, ne tute sola, ĉar en la ĉambro troviĝis ankoraŭ multaj mebloj: du litoj, tablo, ŝranko…
Sed en la komenco de novembro oni aŭkcivendis la
23