senbezonajn aĵojn, kaj el ĉiuj memoraĵoj pri la edzo restis al la sinjorino nur la veŝto, kiun mi nune posedas.
Sed unu tagon, en la fino de novembro, la sinjorino vokis en la malplenan logejon komerciston de malnovaĵoj kaj vendis al li sian ombrelon por tridek kopekoj kaj la veŝton de la edzo—por dudek. Poste ŝi ŝlosis la logejon, pasis malrapide tra la korto, rigardis momente la fenestron, iam ŝian, sur kiun nun faladis malgrandaj negeroj, — kaj malaperis post la pordego.
Sur la korto restis la komercisto de malnovaĵoj. Li suprenlevis la grandan kolumon de sia kapoto, metis sub la brakon la ĵus aĉetitan ombrelon kaj, ĉirkaŭvolvinte per la veŝto la manojn, rugajn pro malvarmo, li vokis:
— Mi komercas, sinjoroj, mi komercas!
Mi alvokis lin.
— Ĉu via moŝto havas ion por vendi? — demandis li enirante.
— Ne, mi volas de vi ion aĉeti.
— Certe via moŝto volas la ombrelon — diris la komercisto
Li ĵetis teren la veŝton, forskuis neĝon de la kolumo kaj komencis penege malfermi la ombrelon.
— Bela objekto! — li diris. — Por tia neĝo bonege taŭgus tia ombrelo. Mi scias, ke via moŝto povas havi tute silkan ombrelon, kaj eĉ du. Sed tio taŭgas nur por somero.
— Kiom vi volas por la veŝto ? — mi demandis.