Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/61

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li forlasis la kuirejon kaj iris ien por tuta duontago.

Siajn ludojn li konformigis al tio, kion faris la pli maljunaj. Dum la plugado li eligis el malantaŭ la trogo sian vipeton, prenis en la manon la unue trovitan barilpaliseton, aŭ radikon de renversita arbo kaj—li plugis dum tutaj horoj, kompreneble balanciĝante en la sama loko kaj vokante:

— Bovoj al si! si!

Se oni kaptis fiŝojn, li elserĉis inter la balaaĵo malnovan kribrilon kaj kun nelacigebla pacienco li subakvigadis ĝin. Aŭ li sidiĝis sur bastono kaj rajdis trinkigi la ĉevalojn ĉe la puto. Foje, trovinte apud la ŝafejo malnovajn bastŝuojn, li jetadis ilin sur la akvon kaj li tiamaniere naĝis per boato—kompreneble en sia imageco.

Unuvorte—li amuzis sin bonege, nur li neniam ridis. Sur lia infana vizaĝo fiksiĝis la esprimo de neforigebla seriozeco, kiun iufoje anstataŭis nur la timo, En la grandaj okuloj estis videbla eterna miriĝo, kiel ĉe homoj, kiuj dum longaj jaroj rigardis neaŭditajn, strangajn aferojn.

Valĉjo scipovis lerte eliĝi el la domo por tutaj tagoj. Kaj la bienservistoj ne miris, se iumatene ili trovis lin en la garbaro, aŭ en la