Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/76

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi flustris al Zonjo ian longan frazon en la orelon; sed mi tuj divenis, kion ĝi koncernis. Verŝajne la panjo timas, ke mi ne dronigu la knabinojn, mi, kiu estas tiel bona naĝisto kaj lernanto de la dua klaso!...

Mi hontiĝis. Tion ekvidis Lonjo kaj ŝi diris subite:

— Bonvolu, sinjorido...

Ree ŝi korektis sin.

— Petu, Zonjo, la fraton, ke li deŝiru por ni akvoliliojn. Ili estas tiel belaj, kaj mi neniam havis ilin en la manoj.

La kuraĝo inspiris min. Almenaŭ nun mi montros, kion mi scipovas.

Multo da lilioj kreskis en la lageto, sed ne ĉe la bordo, nur iom pli malproksime. Mi derompis vergon kaj suriris la balanciĝantan boaton.

La lilioj havas kvazaŭ elastajn trunketojn. Alkroĉite per la stango, ili proksimiĝis, sed baldaŭ fornaĝis. Mi derompis pli longan bastonon, kiu havis ĉe la fino specon da hoketo. Tiun ĉi fojon mi prosperis pli bone. La forte kaptita lilio alnaĝis jen... tute proksime... Mi etendas la maldekstran manon, sed estas ankoraŭ tro malproksime. Mi ekgenuas ĉe la pinto de la boato, mi elkliniĝas kaj jam estas kaptonta la floron, kiam subite—mi falas