Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/78

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sidiĝas sur la herbaro; Zonjo ankaŭ ridas, viŝante la okulojn, kaj eĉ Valĉjo malfermas la buŝon kaj li eligas voĉon, similan al blekado.

Nun rimarkas lin la knabinoj.

— Kio estas? — demandas Zonjo — el kie li aperis tie ĉi?

— Li venis tien ĉi kun via frato—respondas Lonjo. — Mi vidis lin, kiel li traŝoviĝis inter la arbustaro.

— Dio! kian ĉapelon li havas!.. Kion li Volas de vi, Kazjo?... — parolas la fratino.

— Li sekvas min jam de kelkaj tagoj.

— A ha! mi supozas, ke Kazjo ludis kun li, kiam li nin evitis... — diras ironie Lonjo.— Rigardu, Zonjo, kiel ili ambaŭ aspektas— unu estas tute malseka, kaj la alia nelavita... Ho, mi krevos de ridado!..

Tiu ĉi komparo kun Valĉjo tute ne plaĉis al mi.

— Nu, mia Kazjo, lavu vin kaj iru hejmen alivestiĝi, kaj ni iros dume en la laŭbon—diris Zonjo, levante Lonjon, kiu, pro troa ĝojo, preskaŭ ricevis spasmojn.

Ili foriris. Restis mi, Valĉjo kaj — sur la herbaro la fasko da lilioj, kiujn neniu levis.

— Tia do estas la rekompenco por mia oferiĝo? — ekpensis mi maldolĉe, sentante koton en la buŝo. Mi deprenis la ĉapon. Te-